Manĝado

Dum la IJK vi povas mem decidi, kiom vi volas zorgi aŭ ne zorgi pri manĝo. Matenmanĝoj, tagmanĝoj kaj vespermanĝoj estas unuope mendeblaj, por viandmanĝantoj, vegetaranoj aŭ veganoj, kaj ankaŭ eblas memzorgi.

Manĝobufedoj

Ni ne garantias, ke ĉiutage estos krespobulkoj.

La matenmanĝo kaj la vespermanĝo estos servitaj kiel bufedoj: vi mem prenas teleron kaj kolektas kion vi volas manĝi. IJK-helpantoj preparas la manĝojn, starigas la bufedon kaj poste purigas ĉiujn manĝilojn.

En la matenmanĝo estos (ŝajn-)laktaĵoj, cerealoj, pano, ŝmiraĵoj kaj fruktoj, kaj en la vespermanĝo estos varma supo, pano, ŝmiraĵoj kaj deserto.

Matenmanĝoj kostos po 2€, vespermanĝoj kostos po 3€.

Varma tagmanĝo

Populara nederlanda plado, Nasi Goreng.

La tagmanĝon nia teamo ne kuiras mem, sed ricevos de la kongresejo. Ĝi konsistos el supo, varma ĉefplado kaj simpla deserto. Ili estos kutimaj nederlandaj manĝoj, sed pro la internaciema historio de Nederlando tio signifas sufiĉan variecon.

Varmaj tagmanĝoj kostos po 6,5€.

Specialaj manĝoj

Robin aprobas.

Por rompi la ĉiutagan ritmon ni ankaŭ planas tagon kun eĉ pli nederlanda manĝaĵo: frititaj terpomfingroj kaj frandaĵoj.

Partoprenantoj en tuttagaj ekskursoj ricevos manĝpakaĵon, aŭ surlokan manĝon se tio estas organizebla.

Memzorgi pri manĝo

Se vi volas ŝpari iom da mono, aŭ preferas vian propran kuirarton, tio facile eblas en la IJK en Nederlando. Apud la tendumejo estas konstruaĵo kun kuirejo, kiu tage estos memzorgejo kaj nokte estos gufujo. Estos iom da spaco por stoki viajn aĉetaĵojn en komunaj fridujoj.

Atentu tamen pri la distanco al la plej proksima vendejo: estos almenaŭ 2 kilometroj, do indas havi aŭton aŭ ŝarĝbiciklon, aŭ kunaĉeti kun aliaj memzorgantoj. En la kongresejo lueblos normalaj bicikloj en tagoj sen ekskursoj.

Noktaj manĝoj

Ho mia kor’, tiom da graso!

En la trinkejo dum vesperaj kaj noktaj horoj funkcios la NEJ-fritilo kaj panrostilo, por provizi al vi bongustaĵojn apud viaj trinkaĵoj. Ne maltrafu tiun ĉi nederlandan tradicion!

Noktaj manĝoj aĉeteblos kontraŭ steloj en la trinkejo.