Roerdomp

La Internacia Junulara Kongreso 2022 okazos en gruploĝejo Roerdomp [elparolu: Rurdomp], malproksime de ĉio, sed malplej de la vilaĝo Westelbeers. Roerdomp posedas grandan terenon kun diversaj konstruaĵoj kaj amuziloj, kaj la Esperanto-kongreso estos la sola gasto en ĝi. Ĝi propra retpaĝo estas deroerdomp.nl.

Kaj tiu ĉi foto eĉ ne montras la tuton!

La kongresejo havas amason da spaco por okazigi IJK-on: multaj ĉambroj (ankaŭ por handikapuloj), grandaj komunaj spacoj, mojosaj trinkejo kaj gufujo, kaj diversajn ĉarmajn angulojn. Kaj ekstere estas eĉ pli: granda naĝebla lago kun plaĝo, obstaklejo, sportkampoj kaj spaco por ĉiuj imageblaj eksteraj ludoj. Hejmbestoj estas permesataj ĉie en la kongresejo.

Apude estas granda arbaro, kaj la kongresejon preterpasas signitaj bicikloitineroj. La regiono estas turisma kaj havas diversajn eblecojn por amuziĝo, sed necesas aŭto aŭ biciklo por atingi eksterajn lokojn.

Jen la plena tereno.

Krome ĉiuj konstruaĵoj en Roerdomp havas bonan sendratan interreton, do ni povos resti en kontakto kun la kompatuloj, kiuj ne ĉeestas en IJK 2022!