Programtabulo

Ankoraŭ estas tro frue por montri al vi la programtabulon de IJK 2022! Sed ni ja povas promesi al vi, ke okazos almenaŭ la jenaj programeroj:

  • Multaj prelegoj, diskutrondoj kaj atelieroj, ĉirkaŭ la temo ‘Toleremo – ĉu senlima?’
  • Malaĉaj koncertoj kaj aliaj vesperaj programeroj
  • Trankvila gufujo, maltrankvila trinkejo, kaj diversaj ludejoj
  • Pompaj ekskursoj
  • Kaj kompreneble la Komitatkunsido de TEJO