Fotoj kaj filmetoj

Tre intensa kaj okazoplena semajno pasis, ni ĉiuj spertis ĝin en iu propra maniero, kaj sendube rakontoj kaj klaĉoj pri tiu ĉi kongreso rondiros ankoraŭ dum jaroj. Sed bonŝance ni havas fotojn por helpi nin memori pli precize!

La grupfoto de IJK 2022, el la fotaro de Ivo.

Oficialaj fotaroj

La komuna IJK-fotaro troviĝas ĉi tie, kaj vi povas aldoni viajn fotojn, se vi havas Google-konton. Memoru ne aldoni fotojn de homoj kun blua nomŝildo sen tre klara konsento.

La tradicia IJK-fotisto Ivo faris tiun ĉi belegan fotaron, kiu ankoraŭ iom kreskas.

Aliaj fotoj kaj filmetoj

Ĉu vi faris fotojn aŭ filmetojn pri la IJK, kaj vi volas ke aliaj vidu ilin? Skribu al ijk2022@tejo.org, kaj ni aldonos ilin ĉi tie!

Filmo de la muzikalo

La muzikalo June kaj kune, kiu montriĝis dum la lasta vespero de IJK 2022, estas plene filmita. La muntado de bildo kaj sono prenos signifan tempon, kaj TEJO esperas dum Retoso en novembro 2022 prezenti la filmon unuafoje.

Pos-Amikoj

Vi povas legi ĉiujn Pos-Amikojn, de la kongreso kaj antaŭe, ĉi tie.