Statistikoj

ĜENERALAJ STATISTIKOJ:

311 retaj aliĝoj, el kiuj 288 unikaj;
233 partoprenantoj el kiuj 193 plentempe;
13 vizitantoj (homoj kiuj aperis por kelkaj horoj sed ne tranoktis);
58 homoj (25%) menciis ke ili estas novuloj;
78% da homoj planis iradi dormi malfrue kaj 6% da homoj planis iradi dormi malfruege;
16% da homoj planis iradi dormi frue. Ni ne havas datumojn ĉu ili sukcesis.

LANDOJ:

La partoprenantoj venis el 30 loĝlandoj;
Plej multaj partoprenantoj venis el Germanujo (50), Francujo (35), Nederlando (33), Hispanujo (23), Polujo (14), kaj Italujo (13);
Plej fora lando el kiu venis partoprenanto: Novzelando.

AĜO:

Averaĝa aĝo de partoprenanto: 32 jaroj;
Mezvalora aĝo de partoprenanto: 29 jaroj;
Plej juna partoprenanto: Fabian (1) el Nederlando.

Kvanto de partoprenantoj laŭ aĝgrupo

MANĜO:

36 homoj aliĝis kiel veganoj, 102 kiel vegetaranoj kaj 84 kiel viandmanĝantoj;
Estis 3913 menditaj manĝoj;
Manĝitaj panoj: 336;
Manĝita supo: 401 litroj;
Trinkitaj bieroj: 1322.

PROGRAMO:

Kvanto de tagaj programeroj: 83;
Kvanto de seminariaj trejnadoj: 2;
Kvanto de scenejaj koncertoj: 4;
Kvanto de sukcesaj muzikaloj: 1.

KARAVANOJ:

137 aliĝis por alvena karavano, 133 por revena karavano;
IJK-karavanbuso vizitis la kongresejon 8-foje dum karavanoj;
Krome la organizo aĉetis 56 trajnbiletojn kaj 21 busbiletojn.

ALIAJ:

Disdonitaj menstruaj produktoj: 28;
Disdonitaj kondomoj: 45;
Uzitaj kondomoj trovitaj dum la purigado: 2.