Vespera programo

La pinto de ĉiu tago estas la vespera programo, kiam ĉiuj kongresanoj kuniĝas por spekti spektalon, aŭskulti koncerton aŭ partopreni en kvizo aŭ ludo. Ankaŭ la IJK 2022 ofertos al vi riĉan vesperan programon, ĉiutage inter la 20:00 kaj 22:00.

Sabato: interkona vespero

Ĉu vi alvenos malfrue post longa, laciga vojaĝo? Ĉu vi alvenos frue kaj senpacience atendos aliajn kongresanojn? Ne gravas, kiel kaj kiam vi alvenos, dum la tuta vespero estos amuzaj kaj frenezaj ludoj por ekkoni aliajn kongresanojn.

Amuza freneza ludo.

Dimanĉo: Wicked Problems

En la unua kongrestago ni ekkonos la nederlandan kulturon, do ankaŭ nederlandan festkulturon. Tiu ĉi muzikkvinopo el Hago, Wicked Problems, jam sukcesis dancigi multajn nederlandajn festojn kaj nun pretas por konatiĝi kun internacia publiko.

Lundo: Kultura foiro

Lundo estas la tago, en kiu ni festas la internaciecon kaj variecon de la Esperanto-movado. Posttagmeze okazos la TEJO-komitatkunveno kaj Movada Foiro, kaj vespere okazos la pinto de kulturo: la Kultura Foiro!

Portu la plej interesajn kaj plej bongustajn aferojn el via lando, kaj gustumigu ilin al aliaj. Montru vian kulturon, en la formo de vestaĵo, danco aŭ trinkaĵo. Ĉiu lando havos tablon, tiel partoprenantoj povos vojaĝi ĉirkaŭ la mondo en la sama ĉambro!

Jen ekzemple itala kulturo.

Mardo: Tim Gallego

Tiu ĉi ĉarma artisto, famiĝinta dum la hispana IJK, denove aperos kaj kantos por vi! Perdiĝu en liaj sinceraj kantoj kaj trovu bonan najbaron por danci aŭ brakumi dum la koncerto.

Merkredo: Emerson kaj kvizo

En merkredo, post reveno de la ekskursoj, koncertos por vi la brazila talento Emerson. Per lia varma voĉo li jam moligis multajn korojn.

Poste estos amuza kvizo por ĉiuj partoprenantoj, kiuj en teamoj mezuros sian scion pri Nederlando, toleremo kaj la Esperanto-movado.

Ĵaŭdo: internacia vespero

En ĵaŭdo okazos la tradicia internacia vespero, kie ĉiuj povas montri siajn specialajn talentojn. Kiun talenton vi montros?

Ne atendu tre altan kvaliton en la Internacia Vespero, ĉar La Vipoj ne ludos.

Vendredo: muzikalo!

La kongreso finiĝos per unika prezentaĵo: June kaj kune, la unua muzikalo en Esperanto, per Esperanto kaj pri Esperanto. Teamo de 34 homoj preparas sin por liveri nekompareblan kaj neforgeseblan spektaklon en la lasta nokto de la IJK!