Kiel alveni

De Roerdomp troviĝas en la mezo de nenio, kaj ni ne rekomendas vojaĝon per publika transporto, ĉar ne estas proksima bushaltejo. Tial ni aranĝos proprajn busojn de grandaj trajnstacioj. La adreso de la kongresejo estas Ontginningsweg 10, Westelbeers. Planu tiel, ke vi alvenu je sabato la 20-a de aŭgusto post 15:00 kaj foriru je sabato la 27-a de aŭgusto antaŭ 11:30.

Jen la mezo de nenio, en la sudo de Nederlando.

Per karavano:

Ni organizas IJK-buson de la germana landlimo (Venlo), belga landlimo (Turnhout), trajnstacidomo kaj flughaveno de Eindhoven, kaj trajnkaravojn de la flughaveno de Amsterdamo kaj de Roterdamo. En la IJK-buso, do en ĉiuj karavanoj, la uzo de buŝmasko estas deviga.

Ĉiuj karavanoj. Grizaj estas la IJK-buso, flavaj estas trajnaj grupvojaĝoj.

En Germanujo ekzistas en tiu ĉi jaro malmultekosta 9-eŭra bileto, per kiu oni povas vojaĝi tien kaj reen en ĉiuj regionaj trajnoj! Alvenu ĝis 12:50 aŭ 18:50 al Kaldenkirchen (apud Venlo).
El la direkto de Parizo ni forte rekomendas rezervi trajnon. Alvenu ĝis 16:47 al Turnhout.

La prezoj estas 12€ por buso de Eindhoven 15€ de Turnhout, 20€ de Kaldenkirchen kaj 25€ por la nederlanda trajnkaravano kaj buso, tien aŭ reen. Vi povas aliĝi per tiu ĉi formularo. Ĉi tie vi legas ĝisnunajn aliĝojn kaj detalan planon. Kaj denove: uzo de buŝmasko en la IJK-buso estas deviga.

Per aŭto, biciklo, petveturado aŭ ĉevalo:

Enskribu la adreson Ontginningsweg 10, Westelbeers en vojplanilo. Estas sufiĉe multaj parklokoj por aŭtoj kaj bicikloj (por ĉevaloj ni nenion promesas).

Se interesas vin veni al la IJK per bicikla karavano, kontaktu BEMI.

Per trajno memstare

Ĝenerale ni rekomendas atingi la trajnstacion de Eindhoven, de kie en sabato regule iros la IJK-buso por transporti vin ĝis la pordo. Kelkfoje iros buso de la belga Turnhout, por plifaciligi la alvenon el Francujo kaj Belgujo, kaj kelkfoje el la limurbo Kaldenkirchen, por konekti kun regionaj trajnoj.

Se vi alvenas/foriras en labortago, vi povas preni buseton al proksima bushaltejo (serĉu mem en 9292.nl). En dimanĉo necesos taksio.

Per aviadilo:

Flugu al Eindhoven (EIN) aŭ al Amsterdam Schiphol (AMS). El la flughaveno de Eindhoven kelkfoje IJK-buso iros rekte al De Roerdomp. El Schiphol eblas preni trajnon al Eindhoven kvarfoje en la horo, kaj ankaŭ okazos malmultekosta grupkaravano por 20€, kiu inkluzivas la IJK-buson.

Per longdistanca buso:

Diversaj buskompanioj veturas al Eindhoven. Vi ankaŭ povus trovi busvojaĝon al Bruselo aŭ Amsterdamo, kaj de tie konekti al la trajnkaravanoj.