Utilaj informoj pri Nederlando

Nederlando estas mezgranda lando en okcidenta Eŭropo, inter Belgio, Germanio kaj la Norda Maro. Ĝi havas multan agrikulturon kaj famas pro sia ŝipkomerco. Tio montriĝas en la plata pejzaĝo kiu estas kovrita de kampoj kaj kanaloj.

Nederlando estas la plej dense populita lando (ekskluzive mikrolandojn) en Eŭropo kun pli ol 400 personoj en kvadratkilometro. Tial estas abundeco de trajnoj kaj busoj – legu pli pri ”Via vojaĝo al Nederlando” ĉi tie. Kiam vi piediras en la stratoj, atentu pri la multaj bicikloj! Ne transiru biciklan vojon (ili kutime estas rozkoloraj) sen unue rigardi ambaŭflanken.

La lingvo de Nederlando estas la nederlanda. Vizitantoj, kiuj ne komprenas ĝin, povas uzi la anglan kaj ofte la germanan. Sciu, ke nederlandanoj parolas tre rekte, kaj ne mistaksu tion kiel malĝentilecon. Se iu respondas al vi simple ”Ne” sen klarigo, ne ofendiĝu.

La valuto de la lando estas eŭroj. Kutima somera temperaturo estas 15-30 celsiaj gradoj. La kranakvo estas trinkebla kaj bongusta. La elektraj kontaktingoj estas 230-voltaj kaj en ili taŭgas kontaktiloj de la formoj C, E kaj F uzataj en la plejparto de Eŭropo.
Publika transporto uzas specialan ĉipkarton, sed eblas ankaŭ aĉeti unuopajn biletojn per aŭtomato aŭ rete.

Rimarku ke Holando ne egalas al Nederlando. Holando estas regiono de Nederlando en kiu troviĝas interalie Amsterdamo. Middelbeers, kie okazos la kongreso, ne troviĝas en Holando sed en Brabanto.