La temo de la IJK: Klimata krizo

Ni vivas en la mezo de longdaŭra, serioza kaj homkaŭzita krizo: la klimato ŝanĝiĝas pro karbodioksido aldonita al la atmosfero de la homaro. Ĉiujare ni rimarkas la konsekvencojn: pli varmaj someroj, pli fortaj ŝtormoj, pli grandaj inundoj kaj pli surpriza vetero. Centmilionoj da homoj en la mondo ne povos vivi plu tiel, kiel ili nun vivas, eble eĉ iĝos klimatrifuĝantoj.

Kiu kulpas pri la krizo? Kion la politiko faras pri ĝi? Ĉu tio sufiĉas? Kiel ni konvinku ilin fari pli multe? Kion vi mem povas fari, ĉu tio eĉ havos influon?

IJK-organizanto Marko dum klimatprotesto kun NEJ

Eduku vin mem pri la kaŭzoj, la nuna agado kaj la estonteco, kaj se vi volas, iĝu mem aktivulo. Dum la IJK okazos almenaŭ la jenaj programeroj pri la temo Klimata krizo:

  • Prelegoj pri klimataktivismo kaj nuklea energio
  • Diskutrondo pri efika protestado
  • Ateliero pri farado de protestŝildoj kaj klimatmarŝo
  • Kurso de biciklado (klimatneŭtrala transportilo)
  • Klimatneŭtralaj biciklaj kaj promenaj ekskursoj
  • Konkurso pri konstruado de flosoj (ĉar la maroj altiĝos!)

Ĉu vi volas kontribui ion al la temo? Skribu al agata.k.cichocka@gmail.com kaj proponu vian programeron!