Novuloj

Por novuloj estas preparataj diversaj programeroj kun ludoj, paroligaj rondoj kaj prezentoj de la Esperanto-movado kaj kulturo. Krome, en la programo vi trovos plurajn aktivaĵojn markitajn kiel taŭgajn por komencantoj.

Kurso de Esperanto

Dum la IJK, ĉefe en la komencaj tagoj, okazos kursoj de Esperanto en du niveloj: unu por komencantoj, kaj unu por progresantoj. Se vi bone legas tion ĉi, vi ne bezonas la kurson por komencantoj.