Loĝado

Ĉiu homo estas malsama individuo kun propraj bezonoj, tial la IJK ofertas multajn malsamajn manierojn por tranokti. Atentu, ke por ĉiu tipo vi devas mem kunporti littukojn, aŭ lui ilin de la kongresejo.

Luksa ĉambro (forvenditaj)

Kvar luksaj ĉambroj haveblas por unuopuloj aŭ paroj. Ili troviĝas en domo kun propra kuirejo, banĉambroj kaj vivĉambro. Se estos pli da bezono por 2-personaj aŭ 1-personaj ĉambroj, ankaŭ kelkaj luksetaj ĉambroj por tio haveblas.

Semajna kotizo: €250 en 1p-ĉambro, aŭ €100 en 2p-ĉambro

Lukseta ĉambro (forvenditaj)

Ĝis 98 homoj povas loĝi en lukseta ĉambro, kun tri ĝis kvin aliaj homoj, kaj kun propra banĉambro. Tiuj ĉambroj plej proksimas al la manĝejo kaj la programĉambroj.

Semajna kotizo: €50

Amasĉambro

Berlijn
binary comment

La plej ofta loĝtipo en la IJK 2022, kun 127 litoj, estas la amasĉambro. En tri konstruaĵoj troviĝas ĉambroj kun 7 ĝis 16 litoj, kaj komunaj banĉambroj en la koridoro. Multaj el ili troviĝas apud la trinkejo, do se vi planas multe festi kaj malmulte dormi, tiu ĉi estas la loĝtipo por vi!

Semajna kotizo: €35

Tipio (forvenditaj)

binary comment

Kvar tipioj kun po ok dormlokoj ofertas al vi interesan loĝeblecon. Vi mem portu matracon kaj ĉiujn kovrilojn, sed vi ne bezonas porti tendon. Vi dormos for de la festoj kaj koncertoj apud la tendokampo.

Semajna kotizo: €20

Tendo

Atentu, vi devos mem porti vian tendon

La plej granda libereco estas kiam vi mem portas vian tendon! De Roerdomp havas grandan herbejon por starigi tendojn (aŭ ruldomon), kaj akvo kaj duŝejoj haveblas apude. Apud la tendejo staras la gufujo, kie dumtage vi povas mem organizi vian manĝon aŭ kartludi.

Semajna kotizo: €20

Ekstera loĝado

Se vi ial ne bezonas tranokton, ekzemple ĉar vi loĝas tre proksime, aŭ havas specifajn bezonojn kaj mem trovas solvon, tio kompreneble ankaŭ eblas.