La IJK-teamo

La unika, ununura kaj utopia IJK 2022 okazas pro neimagebla laborego de la jenaj personoj:

Roĉjo

Ĉeforganizanto kaj nepanikanto.

Mia

Spertulo pri volontuloj kaj komputilaj aferoj.

Agata

Nenio okazis sub la suno sen la scio de Agata. Ŝi regis pri taga programo suverene kaj ĉionscie, kaj samtempe trankviligis kaj laborigis ĉiujn programkontribuantojn.

Marko


Marko akceptas vin senkondiĉe, kiu kaj kia ajn vi estas, en la akceptejo. Li eĉ ne bezonas ĉeesti fizike por tio.

Antonia

Dum longa tempo ni pensis, kaj Antonia pensis, ke ŝi estos simpla partoprenanto. Sed kiam la bezono vokis, kiam novuloj bezonis ŝafestron, kiam manĝejo bezonis gvidadon, tiam Antonia reaperis en la teamo.

Robin

Spertulo pri komunikado per Telegramo kaj multe pli.

Nico

Ŝatas plani vojojn kaj vojaĝojn. Planis belajn ekskursojn kaj konsilas pri karavanoj.

Joost

Organizanto, esploranto kaj ŝatanto de gufujoj.

Spenĉjo

Agrabla aranĝanto de aŭskultindaj aŭdaĵoj de artistoj.

Koko Poso

La plej sperta organizanto el ĉiuj, post 10 KKPS-oj li nun subtenis la IJK-teamon.