IJK-helpanto

Se vi kandidatiĝas por iĝi IJK-helpanto, kaj ni akceptas vin, vi ricevos rabaton de 50 eŭroj kaj belan oranĝkoloran T-ĉemizon, kaj kontraŭ tio vi helpos almenaŭ 12 horojn dum la IJK. Eblaj taskoj por IJK-helpantoj estas:

  • Helpi kuiri, prepari la manĝejon, starigi la bufedon, purigi post la manĝo
  • Stari en trinkejo, vendi trinkaĵojn, friti bongustaĵojn
  • Helpi pri la taga programo, movi projekciilojn, kontakti kontribuantojn
  • Purigi necesejojn, balai plankojn, malplenigi rubujojn
  • Ne trinki alkoholon dum festa nokto, helpi festantojn, gardi
  • Gvidi grupon dum ekskurso, ĉiĉeroni, rekolekti ekskursintojn
  • Kaj ankoraŭ aliaj poste elpensotaj taskoj

Se vi interesiĝas pri tio, elektu en la aliĝilo la kampon ‘Mi pretas esti volontulo’, kaj ni kontaktos vin. Ni preferas homojn kun sperto en helpado aŭ organizado de renkontiĝoj, kaj ankaŭ preferas doni rabaton al tiuj, kiuj plej bezonas ĝin.