Ekskursoj

Dum la nederlanda IJK okazos kvin tuttagaj ekskursoj kaj diversaj mallongaj ekskursoj. Ĉiuj tuttagaj ekskursoj estos je merkredo la 24-a de aŭgusto, la ekskursa tago. En ĉiuj aliaj tagoj okazos duontagaj ekskursoj.

Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj

Se via trajno aŭ flugo alvenos tre frue aŭ foriros tre malfrue, uzu la okazon por esplori Rotterdam, Eindhoven aŭ Amsterdam. Kontaktu aliajn frualvenontojn tra la Telegram-grupo de IJK kaj organizu vin.

Malferma posttagmezo en Roterdamo

Je la alventago, sabato la 20-a de aŭgusto, volontuloj de TEJO invitas vin viziti la Centran Oficejon de UEA kaj TEJO, verŝajne por la lasta fojo. Vi ankaŭ povas vidi la volontulan domon, la novan oficejeton, kaj la belan urbocentron. Anoncu vian alvenon en Telegramo, aŭ venu rekte al Nieuwe Binnenweg 176 dum la tago. Je 19:15 foriros la trajnkaravano al IJK!

Tuttagaj ekskursoj

Amsterdam (urbo kaj historio)

Merkredo 9:30-19:00. Prezo: 35€. Maksimume 30 partoprenantoj. Aliĝu!

Tiu ĉi tute gvidata ekskurso montros al vi la historian centron de la ĉefurbo de Nederlando, de la kanaloj ĝis la muzeoj, tra parkoj kaj vendejaj stratoj. Vi ankaŭ esploros la kanalojn sidante en turisma boato. Se vi neniam vidis nederlandan urbon, ne maltrafu tiun ĉi plenplenan ekskurson!

Amsterdam (libera kulturo)

Merkredo 9:30-19:00. Prezo: 25€. Maksimume 20 partoprenantoj. Aliĝu!

Nederlando estas pioniro pri liberalismo, kaj tio tre videblas en Amsterdamo. Esploru la ruĝan distrikton kaj lernu pri la pozicio de seksa laboro, eniru kanabejon por gustumi kontraŭleĝajn ĝuojn (jes, kanabo oficiale estas kontraŭleĝa en Nederlando…), kaj lernu pri la historio de socia ribelo en la ĉefurbo. Por partopreni en tiu ĉi ekskurso necesas antaŭe ĉeesti prelegon pri respondeca droguzado.

Ekskurso tra landlimoj al Antwerpen

Merkredo 9:30-18:00. Prezo: 20€. Maksimume 50 partoprenantoj. Aliĝu!

La fama Esperanto-klubo La Verda Stelo invitas ekskursantojn al ekskurso de la urbo kaj la klubejo. Antwerpen ankaŭ estas la urbo de la fama gazeto Monato kaj sidejo de la Flandra Esperanto-Ligo.

Duontagaj ekskursoj

Dimanĉo 21 aŭg: Bicikla ekskurso en naturo

Prezo: 7,5€. Maksimume 20 partoprenantoj. Aliĝu!

Roerdomp troviĝas en natura regiono, ĉirkaŭata de arbaroj. Prenu unu el la IJK-bicikloj kaj esploru ilin kun ni!

Lundo 22 aŭg: Bicikla ekskurso al Baarle

Prezo: 7,5€. Maksimume 20 partoprenantoj. Aliĝu!

Vi neniam trairos landlimon tiom ofte en unu tago kiel en tiu ĉi ekskurso! Malkovru Baarle, la duonnederlanda, duonbelga urbeto kun la plej strangaj landlimoj en la mondo!

Mardo 23 aŭg: Bicikla ekskurso al Tilburg kaj monaĥejo

Prezo: 7,5€. Maksimume 20 partoprenantoj. Aliĝu!

La plej proksima granda urbo estas Tilburg. Ni vizitos ĝin bicikle, kaj poste iras al la fama monaĥejo kaj bierfarejo de La Trappe.

Diversaj promenaj ekskursoj

Senpage, aliĝo ne necesas.

Komencu vian tagon bone, promenu en la apuda arbaro en ĵaŭdo aŭ vendredo.

Memstara ekskurso

Vi ankaŭ povas organizi vian propran ekskurson. Diversaj turismaj informiloj haveblas ĉe la organizantoj.

En dimanĉo, lundo aŭ mardo vi povas lui IJK-biciklon de ni kontraŭ 1€ por horo, se ili ne necesas por ekskurso aŭ biciklokurso.