Vizoj kaj vakcinoj

Ni varme invitas ĉiujn alveni al la IJK, sed por eniri Nederlandon necesas sekvi kelkajn regulojn. Oni bezonas plenumi la sanregulojn, kiuj tiam validos, kaj oni eble bezonas havi vizon.

Vakciniĝo

Por eniri la kongresejon vi devas havi pruvon de vakciniĝo pri kronviruso, inkluzive de aldona dozo se la unua plena vakciniĝo estis antaŭ pli ol ses monatoj (krom infanoj sub aĝo de 12 jaroj). Se via lasta aldona dozo estis antaŭ pli ol ses monatoj, ĝi daŭre validas. Alternative vi povas havi pruvon de freŝa negativa PCR-testrezulto (48 horoj).

Se vi ne certas, ĉu via vakciniĝo estas valida, nepre kontaktu nin. Se por vi malfacilas akiri (aldonan) vakciniĝon, nepre kontaktu nin kaj ni trovos taŭgan solvon.

Vizoj

Se vi havas la naciecon de unu el la jenaj landoj, vi ne bezonas vizon (tamen kontrolu tion ankaŭ memstare):

  • EU kaj EEA
  • Belarusujo, Ukrainujo, Moldavujo, Kartvelujo
  • Bosnujo, Serbujo, Kosovo, Albanujo, Nordmakedonujo
  • Nord- kaj Sudameriko krom Ekvadoro, Bolivio, Kubo, Jamajko, Haitio kaj Domingo
  • Israelo, Japanujo, Sudkoreujo, Aŭstralio, Novzelando

Se vi bezonas vizon, vi povas peti invitleteron de la IJK-teamo per la aliĝilo. Faru tion frue, prefere duonan jaron antaŭ la kongreso! En julio kaj aŭgusto ni ne plu traktas novajn petojn pri vizoj.