IJK – kio, kia kaj kiel?

IJK estas la plej granda Esperanto-okazaĵo por junuloj en la mondo. Ĝi daŭras semajnon, kaj ĝi okazas en julio aŭ aŭgusto, ĉiun jaron en alia lando. Ĝia ĉefa celgrupo estas homoj de aĝoj inter 15 kaj 35 jaroj, sed homoj de ĉiuj aĝoj estas tute bonvenaj. Kutime venas ĉirkaŭ 200 homoj.

IJK 2019 en Slovakio.

La partoprenantoj de IJK loĝas kaj manĝas kune. Krom tio, ĉiu decidas mem kion oni volas fari kaj kiam oni volas dormi. Dum la tago okazas interalie sportumado, danckursoj, seminarioj, prelegoj kaj ekskursoj. Se la programeroj ne plaĉas al oni, oni povas longe dormi, babili kun homoj en la kongresejo aŭ mem esplori la lokon ĉirkaŭ ĝi. Vespere estas ofte muziko – aŭ diskejo aŭ koncerto. Oni povas danci kaj aĉeti ion el la drinkejo. Se oni preferas trankvilan lokon, la tiel-nomata “Gufujo” estas malferma vespere kaj longe nokte. Tie haveblas teo kaj oni ofte ludas tabloludojn.

Estas kutima afero, ke oni ekhavas multajn amikojn dum sia unua IJK: en sia ĉambro, en la novula programo, dum la manĝoj, dum la vespera programo – fakte ĉie dum la tuta kongreso!

La novula programo estas kelkaj programeroj specife por homoj kiuj neniam antaŭe iris al internacia renkontiĝo. Sperta esperantisto gvidos ludojn, por ke vi ekkonu la aliajn novulojn, kaj respondos viajn demandojn. Ĝi ne estas lingva kurso (kurso por komencantoj estas alia programero). 

Jam antaŭ la kongreso la organizantoj de IJK povas trovi por vi kontaktopersonon kiu ankaŭ venos al la kongreso. Se tio eblas, ni elektos iun kiu venas de via lando aŭ parolas vian denaskan lingvon. Se vi bezonas helpon aliĝi, la organizantoj povas respondi viajn demandojn en pluraj lingvoj.

Vi ne timu ke vi tro malbone parolas Esperanton. Estos programeroj por ĉiu lingva nivelo. Koncerton, sporton, danckurson aŭ tabloludon certe ankaŭ komencantoj povas ĝui. La plej bona maniero por lerni paroli estas ekzerci. Eble okazos Esperanto-renkontiĝo en via regiono baldaŭ. Ni rekomendas Eventa Servo. Se vi ne trovas ion tie, estas la interreta projekto Ekparolu. La renkontiĝoj ĉe Eventa Servo kaj Ekparolu ne estas por nur junuloj.

Konsiloj por plej bone ĝui la IJK:

  • Diru saluton! Multaj homoj ĉe IJK ŝategas paroli kun novaj homoj.
  • Demandu se vi ion ne komprenas. Esperantistoj kutime volonte helpas.
  • Rigardu la programon, certe estas io kio plaĉos al vi. Ni rekomendas la novulan programon, la interkonan vesperon kaj la trinkomanĝan festivalon.