Reguloj por agrable IJK-umi

Ni deziras provizi agrablan, sekuran kaj inkluzivan kongresan sperton al ĉiu ĉeestanto, sendepende de ties kultura fono, raso, klaso, religio, genraj identeco kaj esprimo, seksorientiĝo, aĝo, korpa aspekto, handikapeco, lingvokapablo, ktp.

Molesto, en ajna formo, ne estos tolerata.

Kvankam ni prenas kiel bazon la supozon, ke ĉiuj partoprenantoj de la kongreso mem komprenas kaj akceptas la ĝeneralan koncepton ĉi-supre prezentitan, ni traktas tiun ĉi temon tre serioze. Pro tio, ni petas al ĉiuj legi la sekvajn regulojn/indikojn, kaj observi ilin dum la evento.

Molesto inkluzivas ĝenan interrompadon de interparoloj aŭ aliaj eventoj, ĝenan korektadon de lingvaj eraroj, senkonsentan fotadon aŭ registradon, ofendajn komentojn aŭ ŝercoj, intencan timigadon, postkuradon, malkonvenan fizikan kontakton, kaj nebonvenan seksan atenton.

Ni specife invitas ne afiŝi, disdoni, projekcii aŭ alimaniere diskonigi dum la konferenco ajnan materialon (varbilojn, informilojn, ktp.) kiuj uzas nemotivitan seksan enhavon kiel atentokaptilon.

Diskutoj aŭ bildoj rilataj al sekso, pornografio, diskriminacia parolo, aŭ simile, estas bonvenaj nur en esceptaj kazoj, kiam ili plenumas tiujn ĉi kondiĉojn:

  1. La organizantoj donis permeson (ekz. akceptis oficiale enmeti ilin en la programon de la evento);
  2. Ili estas necesaj por la temo de la diskuto kaj ne ekzistas alternativoj;
  3. Ili estas prezentitaj en respektema maniero;
  4. La ĉeestantoj estas avertitaj antaŭe kaj havas la eblon forlasi la aktivaĵon se ili ne sentas sin komfortaj.

Fumi estas ne permesite ene de la kongresejo. Oni rajtas fumi ekstere, sed bonvolu zorgi ne ĝeni homojn, kiuj malŝatas la fumon, kaj ne forgesu ĵeti la cigared-stumpon al rubujo.

Se vi ŝatus foti dum la evento, konsideru kaj respektu la fakton, ke ne ĉiuj homoj volas esti fotitaj. Krome, antaŭ publikigi aŭ diskonigi viajn fotojn, klopodu havi la konsenton de la homoj, kiuj aperas en ili.

Ni atendas ke partoprenantoj, kaj eventualaj eksteraj gastoj, sekvu tiujn ĉi gvidliniojn ĉe ĉiuj kongres-ejoj kaj kongres-rilataj sociaj eventoj.

Se partoprenanto engaĝiĝas en molesta konduto, la organizantoj povas entrepreni ajnan agon, kiun ili konsideras taŭga, de parolaj avertoj ĝis, kiel lasta rimedo, forpeli tiun homon el la kongreso (sen repago), aŭ sinturni al la loka polico.

Se vi estas molestita, rimarkas ke iu alia estas molestita, aŭ havas ajnan alian zorgon, bonvolu kontakti membron de la organiza teamo tuj. Ni estas pretaj helpi, konsili aŭ diskuti taŭgan solvon.

Pli specifaj kontaktoj kaj rimedoj por atentema kunestado estos provizitaj antaŭ kaj dum la aranĝo. Dubojn, demandojn aŭ komentojn pri tiuj ĉi reguloj vi povas direkti al: ijk2022@tejo.org