Vi povas vidi la programtabulon de IJK 2022 ĉi tie.
- Multaj prelegoj, diskutrondoj kaj atelieroj ĉirkaŭ la temo ‘Klimata krizo’
- Aliaj prelegoj, kursoj kaj ludoj dum la tuta tago
- Malaĉaj koncertoj, muzikalo kaj aliaj vesperaj programeroj
- Trankvila gufujo, maltrankvila trinkejo, kaj diversaj ludejoj
- Pompaj ekskursoj
- Kaj kompreneble la Junulara Movada Foiro (anoncu vian tablon ĉi tie) kaj la Komitatkunveno de TEJO
Ĉu vi volas proponi ion por la programo? Skribu al agata.k.cichocka@gmail.com kaj menciu kia estos la enhavo, kiom longe ĝi daŭros, kaj kion vi bezonos.