Kotizoj

La kotizoj por IJK 2022 tre varias depende de viaj bezonoj, kaj ankaŭ iom de via kapablo pagi (kalkulita el via loĝlando kaj aĝo). La kotizo konzistas el tri partoj: programkotizo, loĝkotizo kaj manĝkotizo.

Ĉu la kotizoj aŭ vojaĝo ŝajnas tro multekosta por vi? Iĝu IJK-helpanto (50€ da rabato), aŭ partoprenu TEJO-trejnadon (pagu nur 55€, kaj TEJO pagos vian loĝadon kaj plejparton de viaj vojaĝkostoj).

Antaŭpago

Por ke via aliĝo estu valida, vi bezonas antaŭpagi minimuman sumon de 20€. Tiu pago estas parto de via suma kotizo, kaj ne estas aldona. Antaŭpago estas neredonebla, sed transdonebla.

Programkotizo

Ĉiuj pagas programkotizon, tiu ĉi pago financas la programon, la organizadon kaj la komunajn spacojn de la kongresejo. Ĝi dependas de via aĝo (junuloj pagas malpli) kaj loĝlando (malriĉlandanoj pagas malpli). Per tiu sistemo ĉiu partoprenanto kontribuas juste al la sukceso de la kongreso.

11-1818-2627-35post 35
A-landoj€ 60€ 80€ 110 € 140
B-landoj€ 45€ 65€ 95€ 125
C-landoj€ 30€ 50€ 80€ 110

A-landoj: Aŭstrujo, Belgujo, Britujo, Danujo, Francujo, Germanujo, Irlando, Islando, Luksemburgo, Nederlando, Norvegujo, Svedujo, Svisujo.
B-landoj: resto de la EU, Aŭstralio, Japanujo, Kanado, Novzelando, Sudkoreujo, Usono.
C-landoj: ĉiuj aliaj

Infanoj ĝis 10 aĝoj ne pagas programkotizon. Se vi ne estas individua membro aŭ patrono de TEJO, vi krompagos € 50. La programkotizo krome plialtiĝos kiam la kongreso plibaldaŭiĝos, ĉar ni preferas ke homoj frue aliĝu.

Ĝis 2022-01-09Ĝis 2022-04-24Ĝis 2022-07-03Poste/surloke
– € 30– € 20– € 10nuna

Loĝkotizo

Krom se vi elektas loĝi ekster la kongresejo, vi pagas por la loĝado. Vi povas legi pri la diversaj eblecoj ĉi tie. Atentu: la malgrandaj kaj luksetaj ĉambroj kaj tipioj estas forvenditaj!

1-persona ĉambro*€ 250
2-persona ĉambro*€ 100
Lukseta ĉambro*€ 50
Amasĉambro€ 35
Tipio*€ 20
Propra tendo€ 20

Partatempa ĉeesto

Se vi ĉeestas nur unu aŭ du noktojn, vi pagas duonan programkotizon kaj duonan loĝkotizon. En ĉiuj aliaj okazoj vi pagas plene, do prefere ĉeestu plene!

Manĝokotizo

La IJK 2022 ofertas malvarmajn matenmanĝojn, varmajn tagmanĝojn, kaj duonvarmajn vespermanĝojn.


UnuĈiuj
Matenmanĝo € 2,00€ 14
Tagmanĝo€ 6,50€ 39
Vespermanĝo€ 3,00€ 21
Tuttage€ 11,50€ 74

Vi povas antaŭmendi manĝon en la kongresejo, aŭ mem prizorgi vian manĝon. Vi povas ankaŭ elekti mendi nur iujn manĝojn, ekzemple nur tagmanĝojn, kaj mem prizorgi la aliajn. Atentu, ke la plej proksima manĝvendejo estas kelkajn kilometrojn for!

Ni ofertas viandan, vegetaran kaj veganan manĝon. Se vi havas iun alergion aŭ maltoleremon, notu ĝin en la aliĝilon aŭ skribu al la respondeculo pri manĝoj. 

Aliaj

Se vi bezonas invitleteron, vi krompagas € 5 por la preparado kaj la sendokosto.

Se vi kontribuas programeron al la IJK, vi povas ricevi rabaton por tio. Se vi estas akceptita kiel IJK-volontulo, vi ricevos signifan rabaton.