Kiel pagi por la IJK?

Por aliĝi al la IJK vi bezonas sendi almenaŭ antaŭpagon de €20 en la momento de via aliĝo. Vi povas tuj pagi ĉion, sed vi ankaŭ povas pagi la reston en aŭgusto.

Kiam eble, provu pagi al la bankokonto de NEJ:

  • IBAN: NL85RABO0147949424
  • BIC/SWIFT: RABONL2U
  • Nomo: Nederlandse Esperanto-Jongeren, Utrecht
  • Komento: IJK2022 + via nomo
  • Poŝtadreso de la banko: Croeselaan 18, 3521 CB, Utrecht

Kelkaj bankaj aplikaĵoj subtenas skani QR-kodojn, tiam ĉi tiu kodo tuj plenigos la ĝustajn datumojn:

Se tio malfacilas por vi, vi povas pagi per PayPal al UEA, aŭ sendante al la retpoŝtadreso financoj@co.uea.org. Ankaŭ pagoj per kreditkarto eblas pere de PayPal. Nepre menciu IJK 2022 kaj vian nomon.

Alternative vi povas rekte pagi al UEA per kreditkarto aŭ kelkaj aliaj pagmetodoj en tiu ĉi paĝo. Nepre menciu IJK 2022 kaj vian nomon.

Se neniu el tiuj eblas por vi, kontaktu nin retpoŝte kaj ni provos trovi por vi la plej bonan eblon.